El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Konferenco de Movebla Komunikado okazanta en Barcelono

| 2016-02-24
Bookmark and Share


Ĉe la stando de la ĉina kompanio ZTE la 22-an de februaro
 

    La 22-an de februaro en Barcelono de Hispanio inaŭguriĝis la Monda Konferenco de Movebla Komunikado kun la temo "Moveblo signifas ĉion". Poŝtelefono, la kvinageneracia moveblokomunika teknologio kaj nova aplikaĵa servo pri telekomunikado estas fokusoj de la ĉi-jara konferenco, kiu daŭros ĝis la 25-a de februaro.

 


Ĉe la stando de la ĉina kompanio Huawei la 22-an de februaro
 

    Dum la 4-taga konferenco pli ol 2 mil entreprenoj montros siajn novajn produktojn, teknologiojn kaj rimedojn. Superaj administrantoj de China Mobile, Facebook, Huawei kaj aliaj grandaj entreprenoj, kaj ankaŭ rilataj specialistoj prelegos kaj diskutos pri disvastigo de la movebla komunikado.

 


Ĉe la stando de China Mobile la 22-an de februaro
 

    La Monda Konferenco de Movebla Komunikado, kiu okazas ĉiu-jare, estas organizita de la Tutmonda Asocio por Movebla Komunikado, kiel grava platformo por montri teknologiojn de movebla komunikado kaj fari interŝanĝojn. La 1-a konferenco okazis en Madrido de Hispanio en 1995, poste ĝi okazis en Cannes de Francio, kaj ekde 2006 ĝi restadas en Barcelono de Hispanio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments