El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina televidserio Tri Regnoj populara en Kamboĝo

| 2016-02-24
Bookmark and Share

 

     Tri Regnoj estas multe konata en Ĉinio kaj lastatempe fariĝis diskutata temo de kamboĝanoj dum libera tempo. Multaj homoj povas eldiri la nomojn Cao Cao, Zhuge Liang el la televidserio kaj konas ĝiajn anekdotojn, ekzemple la rakonto pri Liu Bei, kiu tri fojojn vizitis Zhuge Liang, kaj la rakonto pri akiro de dek miloj da sagoj per la taktiko de Zhuge Liang. Tio estas strikte ligita kun la elsendata televidserio Tri Regnoj en la kamboĝa lingvo.

 

    Laŭdo de spektantoj en Interreto

 

    Estro de la nacia televidstacio de Kamboĝo diris, ke la televidserio Tri Regnoj estas tre populara en Kamboĝo, ĉar ĝi havas riĉajn historiajn enhavojn kaj pensojn. "Ĝiaj rakontoj similas al la historio kaj kulturo de Kamboĝo, kaj estas facile akceptitaj de kamboĝanoj, precipe de mezaĝaj kaj maljunaj spektantoj."

 

    La nacia televido ĉiuvespere elsendas unu epizodon de la serio, reelsendata matene de la sekva tago, kaj samtempe okazas rilata kvizo. La kamboĝa ministro pri informado diris, ke la kvizo vekis grandan reagon de la spektantoj. Estas la unua fojo en Kamboĝo, ke okazas kvizo pri televidserio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments