El Popola Ĉinio>头条新闻>

Faru vian avinon denove 20-jarulino!

| 2016-02-24
Bookmark and Share

 

    En la filmo Fraŭlino Avino estas 80-jara virino, kiu revenas al la tempo kiam ŝi estis 20-jara kaj denove spertas la junulinan vivon. Kaj en realo, dum la pasinta Printempa Festo, iu junulino nomata Xi Yu faris fotojn por ŝia avino, kiun ŝi rejunigis. Kvankam la avino havas la aĝon de pli ol 80 jaroj, en la fotoj ŝi aspektas moda kaj aminda kaj kvazaŭ ŝajnas, ke ŝi denove fariĝus 20-jara same kiel en la filmo.

 

 

    Xi Yu diris, ke ŝi antaŭe vidis tre modan maljunulon en surretaj fotoj, kiujn faris lia nepo. Tio donis al ŝi inspiron por simile foti sian propran avinon. Sed ĉar estas malvarme ekstere dum la vintro en la urbo Yibin de Hubei-provinco, ŝi trovis studion por fari la fotadon. Ŝi mem preparis la vestojn kaj apogilojn, helpate de la edzo kaj la fratino. Rigardinte la fotojn produktitajn, ĉiuj aliaj aĝaj membroj de la familio petis ŝian fotadon unu post alia, tiel ke ili formis "teamon de modeloj"!

 

 

    La fotoj surretiĝis kaj ricevis altan taksadon de retumanoj, kiuj bondeziris al la avino sanon kaj longan vivon. Kelkaj diris, ke ili volas fari similajn fotojn por siaj geavoj.

 

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments