El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kat-ekonomiko en Japanio

| 2016-02-24
Bookmark and Share

 

    Kio estas kat-ekonomiko? En la japana komerca rondo ĝi signifas, ke la entuziasmo de japanoj al katoj kaj ĉi-rilataj produktoj restas granda malgraŭ la ekonomia malfacilo. Komercistoj povas profiti de iu ajn kampo, se ili bone utiligas katojn.

 

    Tago de Katoj antaŭenigas japanan ekonomion

 

    La 22a de februaro estas la Tago de Katoj en Japanio. Tiu ĉi jaro signas la 30an datrevenon de la starigo de tiu tago, kaj pro tio okazas diversaj celebroj en malsamaj lokoj de Japanio. La urbo Onomichi de Hiroŝimo estas konata kiel Urbo de Kato en Japanio. Ĉiujare ĝi altiras multajn vizitantojn por sperti la vivon kun katoj. En la Kata Tago kat-amantoj kun vizaĝo ŝminkita kiel kato amasiĝas en la urbo por fotiĝi kun katoj.

 

    Pli interese, ke iu japana televidstacio faris opinisondon. La rezulto montris, ke pli ol 20% da japanaj junuloj pensas, ke la bildo de hello kitty devas esti presita sur la japana papermono.

 

    Kato estas grava konsolo por japanoj

 

    Soleco kaj okupiteco eble estas la du ĉefaj kaŭzoj, ke japanoj tiel amas katojn.

 

    Japana amaskomunikilo prognozis, ke en la fino de la kuranta jaro kato fariĝos la plej multe ŝatata dorlotbesto anstataŭ hundo en japana familio. Espereble, katoj kontribuos pli multe al Japanio en la venontaj kelkaj jaroj.

 

    Kat-ekonomiko en Japanio estas klasika kazo de interago kaj bona cirkulado inter kulturo kaj ekonomio. La komerco povas esti prospera, nur kiam oni trovas veran bezonon por amo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments