El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malferma tago de Muzeo de Imperiestra Palaco por sanitaraj laboristoj

| 2016-02-25
Bookmark and Share

 

    Raportisto informiĝis el la Muzeo de Imperiestra Palaco, ke la 2an de marto la muzeo estos senpage vizitebla de sanitaraj laboristoj por rekompenci ilian penan laboron. La laboristoj povas mendi la viziton en la retejo de la muzeo.

 

    Ekde la jaro 2015 la muzeo havas la aranĝon de senpaga malferma tago por iuj grupoj en la unua merkredo ĉiumonate por ke ili evitu amasturisman periodon, havu bonan vizitetoson kaj kulturan atmosferon kaj alkutimiĝu al reta mendo. Nun la malferma tago estas por kuracistoj, volontuloj, aktivaj armeanoj kaj policanoj, laboristoj de publika transporto, instruistoj kaj universitatanoj. Tiu rimedo estigis bonan eĥon de la socio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments