El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina plonĝ-teamo en la Mondpokalo gajnis 6 orajn medalojn kaj 4 arĝentajn

| 2016-02-25
Bookmark and Share


Ĉina plonĝisto Qiu Bo en konkurso
 

    La 24an de februaro en Rio-de-Janeiro, Brazilo, oficiale fermiĝis la Plonĝa Mondpolako 2016, kiu estis ankaŭ test-konkursoj antaŭ la Olimpikoj. En la finalo de vira 10-metra platformo, ĉinaj plonĝistoj Qiu Bo kaj Chen Aisen gajnis respektive la ĉampionecon kaj la duan lokon. La ĉina plonĝ-teamo en entute 8 konkursoj akiris 6 orajn medalojn kaj 4 arĝentajn, okupante la unuan lokon de la medalo-listo. La 4 oraj medaloj kaj 4 arĝentaj de la virinaj konkursoj estis tute akiritaj de ĉinaj sportistinoj, sed ĉinaj viraj plonĝistoj ne povis atingi la saman rezulton, ĉar ili perdis la 2 orajn medalojn por la 3-metra saltotabulo individue aŭ kiel paro.

 

    La Olimpikoj en Rio-de-Janeiro okazos post mapli ol 6 monatoj. Qiu Bo diris, ke per ĉiuj fortoj li ĉampioniĝos, sed li ĉiam estas ĝoja pri la trejnado kaj neniam sentas premon. Ankaŭ Chen Aisen atendas sian olimpikan ĉampionecon, kiu laŭ li estas revo de ĉiu sportisto.

 


Shi Tingmao (meze) kaj He Zi (maldekstre) respektive kun la medaloj ora kaj arĝenta por la 3-metra saltotabulo.
 

    Ĉiuj programeroj de la Plonĝa Mondpokalo 2016 venis al la fino. Okazanta ĉiun paran jaron, la mondpokalo kune kun la Monda Ĉampioneco kaj la Olimpikoj estas nomataj la tri grandaj konkursoj de plonĝado en la mondo. 272 sportistoj el 49 landoj kaj regionoj venis al la ĉi-jara mondpokalo por eniri en la liston de 88 personoj rajtigotaj partopreni en la Olimpikoj. Tial ĉiu teamo sendis siajn ĉefajn sportistojn, kaj la ĉina teamo konsistis el 13 sportistoj. Ili devis akiris sufiĉe da punktojn por partopreni en la Olimpikoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments