El Popola Ĉinio>头条新闻>

Provata la unua mezrapida magnetvojo en Ĉinio

| 2016-02-26
Bookmark and Share

 

    La unua mezrapida magnetvojo de Ĉinio estis provata kun ŝarĝo por la baldaŭa provfunkciado. La magnetvojo troviĝas en Changsha-urbo de Hunan-provinco.

 

    La magnetvojo longa je 18,5 kilometroj inter la suda fervojstacio de Changsha kaj Huanghua-flughaveno estis ekkonstruita en majo 2014 kun investo de 4,2 miliardoj da juanoj. En la fino de 2015 la magnetvojo trapasis la unuan teston.

 

    Estas entute kvin trajnoj por 24-hora senhalta testo. Laŭ prognozo, ili provkuros laŭ difinita horaro plej frue en marto, kaj poste ili komencos provfunkcion.

 

    Laŭhorara provkuro signifas, ke la stiristoj kaj konduktoroj manipulos la veturilojn laŭ normala funkciado por certigi la sekurecon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments