El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkcias la retejo de granda datumaro por "La Zono kaj la Vojo"

| 2016-02-29
Bookmark and Share

 

    La 26an de februaro ekfunkciis la retejo de granda datumaro por "La Zono kaj la Vojo" (www.bigdataobor.com), iniciatita de la Ŝtata Informa Centro, kaj la unua projekcio de la datumbazo estis finkonstruita.

 

    La retejo kolektas kaj publikigas plej freŝajn politikojn kaj informojn pri disvolvo de programoj kaj dinamikaj novaĵoj; prezentas ĝeneralan situacion, ekonomian industrion, politikojn kaj regularojn, planojn, projektojn, komercajn servojn, esplor-institutojn, entreprenojn kaj organizojn, informojn pri turismaj kaj kulturaj interŝanĝoj de la landoj laŭ la vojo kaj enlandajn informojn pri partopreno en la konstruado de "La Zono kaj la Vojo".

 

    Krom livero de normoj, postulataj datumoj kaj informa servo al registaroj kaj entreprenoj, la retejo ankaŭ enkondukas fakulojn kaj pensbazon pri politiko, investo kaj leĝo por konsultado de koncernaj entreprenoj pri eksterlanda investo, lingvajn servojn por interlingvaj informaj interŝanĝoj kaj dividoj, kaj financajn instituciojn, inkluzive de bankoj kaj asekuraj kompanioj por doni al ĉi-rilataj firmaoj financan subtenon de kredito, garantio kaj translanda kontreguligo per juano.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments