El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj turistoj povos senvize vojaĝi al Ekvadoro ekde marto

| 2016-02-29
Bookmark and Share

 

    Laŭ anonco de la ekvadora registaro en la 27-a de februaro, ekde la 1-a de marto ĉi-jare ĉinaj turistoj povos senvize vojaĝi al Edvadoro.

 

    En oficiala raporto la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ekvadoro diras, ke ekde la 1-a de marto ĉinaj civitanoj povos senvize viziti la landon se ilia vojaĝ-celo estas turismo, vizito al parencoj aŭ aktivado senprofita. Tiu politiko celas liveri helpon al pli oftaj interŝanĝoj de la du landoj, daŭrigas la raporto. Oni povos resti en Ekvadoro maksimume 90 tagojn, kaj aliaj, kiuj volas pli longan restadon en la lando, devos peti vizon.

 

    Laŭ informo, tiu ĉi politiko pri senviza vizito de ĉinaj civitanoj dum 90 tagoj en Ekvadoro estas portempa plano kaj validos ĝis la tago, kiam ekvalidos la interkonsento pri reciproka senviza vizito. En januaro de la pasinta jaro dum la vizitado de ekvadora prezidento Rafael Correa Delgado al Ĉinio, la du landoj priskribis la interkonsenton. Ĝis nun la interkonsento ankoraŭ ne efektiviĝis pro tio, ke ne finiĝis diskuto pri ĝi en la ekvadora parlamento.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments