El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj talentuloj povos peti "verdan karton" de Ĉinio

| 2016-02-29
Bookmark and Share

 

    Por allogi transmarajn alt-nivelajn talentulojn, ekde la 1-a de marto Ĉinio praktikos 20 novajn politikojn pri en- kaj el-iro de la lando inkluzive de peto de "verda karto" de ĉindevenaj fremdlandaj doktoroj, fremdlandaj studentoj laborantaj en Zhongguancun kaj ofic-kumulo de fremdlandanoj.

 

    Zhongguancun estas la unua demonstra zono pri renovigo kaj la unua speciala zono por talentuloj. La novaj politikoj, kiuj estos prov-praktikotaj en Zhongguancun, favoros ĉefe al fremdlandaj alt-nivelaj talentuloj kiuj laboras en Pekino, al ĉindevenaj fremdlandanoj, fremdlandaj membroj de entreprenistaj teamoj kaj fremdlandaj studentoj.

 

    La politiko pri longtempa kaj ĉiama restado de ĉindevenaj fremdlandanoj difinis, ke ĉindevenaj fremdlandanoj, kiuj laboras en Zhongguancun, povas peti 5-jaran labor-restadon per labor-permesilo kaj garanti-letero de la dunganto. Ili povas ankaŭ peti 5-jaran privat-aferan restadon pro propra plano pri entreprenado.

 

    La politiko pri ĉiama restado de ĉindevenaj fremdlandanoj difinis, ke povas peti ĉiaman restadon en Ĉinio ĉindevenaj fremdlandanoj, kiuj ricevis doktorecon, aŭ laboradis en Zhongguancun dum sinsekvaj 4 jaroj kaj restadis en Ĉinio dum ne malpli ol 6 monatoj ĉiu-jare.

 

    La ĉina politiko pri eniro de fremdlandaj membroj de entreprenistaj teamoj kaj fremdlandaj teknikistoj difinis, ke tiuj fremdlandanoj, kiuj havas labor-permesilon, povas peti labor-vizon en la haveno, per kiu ili atingis la landon. Tiuj, kiuj ne havas labor-permesilon, povas eniri en Ĉinion post montro de invitilo de rilata teamo aŭ entrepreno.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments