Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Transformiĝo de la fabriko de la mondo

| 2016-03-01
Bookmark and Share


La nombro de komputile funkciigataj maŝinoj en Dalang jam superis 40 mil en 2013.
 

    Ne plu brilas la "produkto de Dongguan"

 

    La ĉina urbo Dongguan, ĉiam nomata "la fabriko de la mondo", antaŭe estis tre prospera en la prilabora industrio. Oni diris, ke se okazus trafikŝtopiĝo en Dongguan, mankus al la tuta mondo varoj. Malmultekosta laborforto kaj politika avantaĝo helpis grandan prosperon de la komerco de prilaboraĵoj, ekzemple tiuj de elektronikaj ekipaĵoj, ludiloj, ledaĵoj kaj vestoj. Siatempe la "produktaĵo de Dongguan" reprezentis malalt-klasan industrion kun malalta teknikeco.

 

    En 2008 la subite okazinta ekonomia krizo finis la oran tempon de la prilabora industrio en Dongguan kaj nur en la unua jaro fermiĝis 857 kompanioj. Ŝajne la prospero venis al la fino. La malfaciloj alfrontataj de Dongguan, kiel miniaturo de tiu ĉi industrio en la tuta Ĉinio, inkluzivis malmultiĝon de mendoj kaj grandan kreskon de la kosto de laborfoto. Tiu ĉi "fabriko de la mondo" ne plu havis sian avantaĝon, tiel ke la tradicia prilabora industrio nepre bezonis transformadon.

 

    En la jaro 1992 la Optiko-elektronika Kompanio Gaowei sin instalis en Dongguan. La iama kompanio pri prilaborado de ludiloj sukcese transformiĝis al tiu pri prilaborado de elektronikaĵoj kaj duonkonduktaĵoj. En la 31-a de marto pasintjare, ĝi estis enlistigita en la borso de Hongkongo. Nun, ĝi estas la ĉefa liveranto de fotila parto sur porteblaj telefonoj kaj komputiloj kaj havas la plej avangardan teknikon pri optikaj lensoj. Ĝi okupas la lokon de la sesa plej granda provizanto de fotilaj partoj en la mondo.

 

    Granda ŝanĝo okazinta pro transformado

 

    La Optiko-elektronika Kompanio Gaowei reflektas sukceson de la prilabora industrio en Dongguan. En la lastaj jaroj, la loka registaro klopodis por transformigi la eksteran komercon de prilaboraĵoj. Kompanioj ne plu dependas ĉefe de tekniko el eksterlandoj. Anstataŭe, la registaro disvolvas la projekton "tri gravecoj", t.e. gravaj projektoj, gravaj industri-zonoj kaj gravaj scienc-teknikaj projektoj. Pli ol dek mil prilaboraj entreprenoj efektive sin transformis. Plie, por kuraĝigi novigon de entreprenoj, la dongguan-a registaro ankaŭ investis grandan kvanton da mono, altiris diversajn platformojn pri publika novigo kaj profesia tekniko, kaj ankaŭ konstruis centron de projektoj kaj tiun pri tekniko, celante ŝanĝi la dependecon de eksterlanda tekniko.

 

    Alia ekzemplo troveblas en la gubernio Dalang, kie oni produktas je 30% de la sveteroj en la mondo. Antaŭ jaroj, permane funkciigataj maŝinoj estis ŝanĝitaj al duon-aŭtomataj, kiuj en la lastaj jaroj estis anstataŭigitaj de komputile funkciigataj. Ĉiu laboranto povas regi 7 aŭ 8 komputilojn, kaj ĉiu komputilo povas funkciigi preskaŭ dek maŝinojn. La anstataŭigo de la homforto per maŝinoj multe plibonigis la situacion de malsufiĉo kaj alta kosto de laborantoj. Vasta aplikado de aŭtomataj maŝinoj ŝanĝis la industrian sistemon, kiu estas profunde influata de industria servo kaj Interreto. Ĉiuj eroj de la produkta ĉeno kiel desegnado, produktado, vendado kaj servado spertas reformon.

 

    La dongguan-a registaro ankaŭ kuraĝigas investadon de lokaj entreprenoj eksterlande. Ekzemple, la ŝu-kompanio Huajian starigis sian laborejon en Etiopio, kaj fariĝis la plej granda eksporta entrepreno en tiu lando. Restas en Dongguan gravaj sekcioj inkluzive de tiuj pri aĉetado, esplorado kaj desegnado, kaj samtempe ili translokigas al Etiopio 6 produktajn liniojn kaj la fabrikon de ŝu-materialoj. Tie 3 500 lokaj junuloj laboras en la produktaj linioj.

 

    Kompreneble grandan ŝanĝon de la prilabora industrio en Dongguan kaŭzas ankaŭ entreprenoj mem, kiuj faras esploradon en evoluigo de nova tekniko, ĝin aplikas kaj provas asimili, kunlaboras unu kun la alia en la industria zono kaj antaŭenigas kunlaboron kun la registaro en strategio kaj sistemo. Ĉio ĉi tio alportas grandan ŝanĝon al la prilabora industrio en Dongguan. Estas atentinde, ĉu la urbo povos liveri novajn inspiron kaj sperton al la transformo de la produkta industrio en la tuta lando.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments