El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA-Filmokonkurso pri "amikeco en la UK"

| 2016-03-01
Bookmark and Share

 

    Esperantaj Kongresoj estas bonaj okazoj por renkonti amikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, Universala Esperanto-Asocio, UEA nun okazigas konkurson pri amatoraj filmoj, kiuj traktas tiun fenomenon de amikeco. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongres-aliĝon por sia amiko.

 

    Ĉu vi havas frenezajn aŭ eble kortuŝajn rememorojn el iu pli frua kongreso? Ĉu vi konatiĝis kun nova amiko dum iu Universala Kongreso? Ĉu vi renkontis aŭ planas renkonti viajn amikojn en la UK? Rakontu pri tio!

 

    La konkurso okazos en la socia retejo Facebook, kie la gajnintojn elektos la publiko: la premion ricevos aŭtoroj de la plej popularaj filmoj. Aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj ĝi okazas aŭtomate per la aldono de la kradvorto #uk2016amikeco. La filmojn oni povas alŝuti ĝis la 31-a de marto 2016. La gajnintoj - kolektintoj de la plej multaj ŝatoklakoj - estos anoncitaj la 4-an de aprilo en 2016.

 

    En la konkurso povas partopreni ĉiu interesiĝanto. Ne gravas la tekniko - la filmo povas esti kolora aŭ nigra-blanka, ankaŭ registrita per poŝtelefono. Tamen, ĝi devas esti en Esperanto kaj ĝia daŭro ne povas superi tri minutojn. Ĉiu povas anonci por la konkurso plurajn filmetojn.

 

    UEA atribuos du premiojn, kondiĉe ke en la konkurso partoprenos almenaŭ 25 filmoj. Se oni anoncos por la konkurso pli ol 50 filmojn, estos elektitaj tri gajnintoj. La regularo de la konkurso estas konsultebla en la LKK-retejo de la 101-a Universala Kongreso: http://www.nitra2016.sk/regularo-konkurso-semajno-de-internacia-amikeco

 

    P.S. Se vi volas do partopreni la konkurson, simple alŝutu vian filmeton pri Esperanta amiko ie ajn en Facebook, kaj al via teksta komento aldonu la vorton kun komenca krado-litero: "#uk2016amikeco". Ne gravas, kien vi ŝutos la filmon, ĉu al via propra muro aŭ al la muro de iu publika grupo, gravas nur ke troviĝu apude tiu kradvorto, pere de kiu oni povas serĉi kaj retrovi la filmon.

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments