El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila prezidento invitas ĉinojn al Olimpikoj per Weibo

| 2016-03-01
Bookmark and Share

 

    "Ĉinaj amikoj, saluton! Mi ĝojas komunikiĝi kun vi en Weibo kaj esperas renkonti vin en Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Rio-de-Ĵanejro." La 26an de februaro brazila prezidento Dilma Roussef malfermis sian konton ĉe Weibo de Sina-retejo, la ĉina Twitter-simila retservo, kaj invitis ĉinajn sportofanojn viziti Brazilon por spekti la Olimpikojn.

 

 

    Ŝi elsendis ankaŭ videon, en kiu ŝi diras: "Olimpikoj estas la plej grandioza kolektiĝo de sportistoj de la mondo, kaj la brazila popolo kun etenditaj brakoj bonvenigas ĉinajn sportistojn kaj turistojn."

 

    Tio estas parto de kunlaboro inter Sina-retejo kaj la brazila registaro. La du partioj ankaŭ malfermos retservon por spertado de la Olimpikoj. Cao Guowei, direkcia prezidanto de Sina kaj Weibo, diris, ke la organiza komitato de brazilaj olimpikoj malfermos oficialan konton ĉe Weibo por diskonigi informojn. Sporta sekcio de Sina ankaŭ kunlaboros kun Michael Phelps, Li Na, Lin Dan, Lang Ping kaj aliaj sportistaj steloj por la olimpikaj rubrikoj "Fronto de Rio-de-Ĵanejro", "Ora Intervjuo" ktp.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments