El Popola Ĉinio>头条新闻>

Populariĝas la ĉina manĉurina robo en Fujian-provinco

| 2016-03-01
Bookmark and Share


Floro brodata sur manĉurina robo
 

    Ĉina manĉurina robo, tradicia kostumo de ĉinaj virinoj, estas honore nomata "Kvintesenco de Ĉinio" kaj "Nacia kostumo". Antaŭe en la okuloj de la ĉina popolo, la manĉurina robo estis vesto nur de virinoj el familioj famaj kaj riĉaj. Sed nuntempe, en Fujian-provinco ĝi ekpopulariĝas kaj virinoj de diversaj aĝoj povas veni al dezajnisto por personecigi sian robon.

 


Prezento de manĉurinaj roboj fare de virinoj en diversaj aĝoj
 

    Pli-ol-60-jara Yang Qinghong fariĝis antaŭlonge kostum-dezajnisto de loka artogrupo. Li havas 20-jaran laborsperton pri la manĉurina robo. Pro sia profesio li povis funde lerni la teknikon por fari ĉinajn tradiciajn kostumojn kaj havas proksiman senton al la tradicia kulturo de fasonado.

 


Yang surmetas ornamaĵojn sur manĉurina robo.
 

    Dezajni kaj fari propran robon por kliento pli kaj pli populariĝas. Yang Qinghong faris novigon en sia dezajno por enkonduki kulturajn elementojn de Fujian en la fasonadon de ĉinaj tradiciaj roboj. Pensante pri la Hakka kulturo, li alkudras ornamaĵojn al la robo kaj antaŭtukon al ĝia suba jubo por prezenti la diligentecon kaj simplecon de Hakkaj virinoj.

 


Nicole Kidman sin vestas per manĉurina robo en la filmo Aŭstralio.
 

    Lastatempe aperas en la internacia moda kampo pli kaj pli multe da elementoj de la ĉina manĉurina robo kaj multaj superstelulinoj sin vestas per tiaj roboj en gravaj ceremonioj. Estas fakto, ke la ĉina manĉurina robo jam populariĝas en la tuta mondo!

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments