El Popola Ĉinio>头条新闻>

2016: Usono elspezos 250 milionojn da usonaj dolaroj en la ĉina turisma merkato

| 2016-03-01
Bookmark and Share

 

    La 29-an de februaro okazis en Pekino la malferma ceremonio de "la Ĉina-Usona Turisma Jaro 2016". Por tiu turisma jaro la Nacia Oficejo pri Vojaĝo kaj Turismo de la Komerca Ministerio de Usono kunlabore kun kompanio pri planado ellaboros kaj plenumos rilatan projekton, en kiu Usono investos 250 milionojn da usonaj dolaroj por diskonigado en la ĉina turisma merkato.

 

    La usona flanko fondis ĉinlingvan portalon "GoUSA.cn", kaj aldonos ĉinlingvajn vojmontrilojn en flughavenoj, hoteloj kaj vizitindaj lokoj. Krome ĝi kuraĝigos la laborantojn en la turisma industrio lerni la ĉinan lingvon por liveri kontentigajn servojn por turistoj el Ĉinio. Evidente la entuziasmo de Usono pri la turisma jaro devenas de la vasta turisma merkato de Ĉinio. En 2015, 120 milionoj da homfojoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden kaj ili elspezis entute 104.5 miliardojn da usonaj dolaroj. Tial ĉinaj vojaĝantoj jam fariĝis bonvenaj gastoj de la koncerna industrio en Usono. Nur dum la ora semajno de la Printempa Festo ĉi-jare la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al Usono duoble kreskis kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Laŭ la antaŭkalkulo de la Usona Asocio de Turisma Industrio ĝis 2020 la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al Usono atingos 5 milionojn da personoj.

 

    Laŭinforme la Ĉina Ŝtata Turisma Buroo ĉi-jare aranĝos pli ol 80 brilajn kaj enhavoriĉajn aktivadojn por la turisma jaro inkluzive de "Milpersona Vizito al la Granda Muro", diskoniga aktivado pri la turisma projekto "Bela Ĉinio -- Surmara Silka Vojo" en Ameriko, dialogoj inter ĉinaj kaj usonaj altranguloj de la turisma kampo kaj la ferma ceremonio de la turisma jaro alinome la vizito de 5 000 ĉinoj al Usono k.a.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments