El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua leĝo de Ĉinio kontraŭ familia perforto validas ekde la 1-a de marto

| 2016-03-02
Bookmark and Share

 

    Ekde la 1-a de marto estas valida la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko kontraŭ Familia Perforto, la unua leĝo kontraŭ familia perforto lanĉita de la lando. Ĝi difinas la kvaliton kaj juran respondecon pri familia perforto por protekti la suferantojn. Estas atentataj kiel oni protektos siajn rajtojn per tiu leĝo kaj kiel ĝin efike plenumos la rilataj departementoj.

 

    La leĝo difinas, ke familia perforto enhavas korpan kaj animan atencojn inter familianoj per bato, ŝnurligo, vundado, libereco-limigo kaj oftaj insultoj kaj minacoj.

 

    La leĝo emfazas, ke ĝi taŭgas ankaŭ por perforta ago inter kunloĝantoj ekster familianoj.

 

    La leĝo difinis ankaŭ, ke guberni-nivelaj aŭ regionaj popolaj registaroj povas memstare aŭ helpe de rilataj organizoj pri savado starigi portempan protektejon por liveri portempan vivten-helpon al viktimoj de familia perforto. Krom tio, la institucioj pri jura helpo devas laŭleĝe helpi tiujn, kiuj suferas de familia perforto. La popola juĝejo devas prokraste kolekti, redukti aŭ nuligi proces-kostojn de viktimoj de familia perforto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments