El Popola Ĉinio>头条新闻>

Juano restas la kvina plej uzata mono tutmonde

| 2016-03-02
Bookmark and Share

 

    La 29an de februaro la Societo por Tutmonda Interbanka Financa Telekomunikado kun stabejo en Belgio publikigis en sia retejo raporton, ke juano restas la kvina tutmonde plej uzata mono pro ĝia uzado en la merkato de sudorienta Azio kaj la kresko de ĝia tutmonda valoro en januaro.

 

    La donitaĵoj montras, ke en januaro de la kuranta jaro juano okupis 2,45% de la tutmonda pago, pli multe ol 2,31% de la pasinta decembro. Tiu kvanto atingis 2,28% pasintnovembre. La raporto citas la diraĵon de Michael Moon, ĉefo pri pago de Azi-Pacifiko en la societo, ke malrapidiĝas kresko de la ĉina ekonomio, tamen la uzado de juano en la sudorient-azia merkato, inkluzive de Singapuro, Tajlando kaj Malajzio, grandskale kreskis, kaj tio montras, ke fortiĝis la komerca ligo inter sudorienta Azio kaj Ĉinio. Ekde novembro 2014 juano estas la kvina plej uzata mono de la mondo tuj post usona dolaro, eŭro, brita pundo kaj jeno anstataŭ la kanada dolaro kaj la aŭstralia dolaro.

 

    Samtage la Federacia Rezerv-Banko de Kansasurbo de Usono publikigis raporton, dirante, ke la donitaĵoj pri la malneta enlanda produkto de Ĉinio, publikigitaj de la ĉina registaro, estas fidindaj kaj povas bone mezuri la kreskon de la ĉina ekonomio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments