El Popola Ĉinio>头条新闻>

Artaĵoj farataj el malnovaj libroj

| 2016-03-02
Bookmark and Share


Kafo-taso farita el eluzita libro
 

    La sveda artistino Cecilia Levy faras delikatajn artaĵojn el malnova papero por denove kaj novige uzi eluzitajn librojn.

 


Tekruĉo farita el malnova bildstria libro
 

    Antaŭe en sia laboro Cecilia respondecis pri bindado de libroj, sed ŝi nun ilin malmuntas kaj kungluas por fari artaĵojn. Eble homoj amantaj librojn ne povas toleri tian faron sed, se vi vidos ilin per viaj propraj okuloj, vi certe sentos ŝian amon al libroj.

 


Malgrandaj botoj, amindaj artaĵoj faritaj el malnova papero
 

    En 2009, Cecilia komencis sian kreadon per 3D-papero. De tiam ŝi faris diversajn artaĵojn, inkluzive de tasoj, subtasoj, pladoj kaj bovloj. Sed ŝi ĉiam volis kompletigi la artaĵojn per eluzitaj libroj, kiuj tiele povas daŭrigi siajn rakontojn per alia unika kaj pli nova maniero.

 


Libro-skulptaĵo farita de Brian
 

    Brian Dettmer, alia artisto el Nov-Jorko, estas nomata "kirurgo de libroj", ĉar el malnovaj dikaj libroj li faras mirindajn skulptaĵojn ĝuste per forcepso kaj tranĉilo uzataj de kirurgo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments