Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Retrorigardo al la ekonomio en 2015: konsumo estis la unua pelforto

| 2016-03-02
Bookmark and Share

 

    La 23-an de februaro okazis gazetara konferenco pri la disvolva situacio de la ĉina komerco en 2015. Ministro pri komerco Gao Hucheng diris, ke la totala valoro de podetala vendo de sociaj konsumaĵoj atingis 30.1 mil miliardojn da juanoj, kun la kresko de 10.7% kompare kun tiu en 2014. Ĝia kontribuo al la ekonomia kresko estis je 66.4%, kun la kresko de 15.4 kompare kun tiu en la antaŭa jaro. La rolo de la ĉefa pelforto de la ĉina ekonomio sukcese transiris de investo kaj eksterlanda postulo al enlanda bezono kaj aparte al konsumo.

 

    Estas evidente, ke la enlanda komerco jam havis pli bonan strukturon en 2015. En sureta komerco Ĉinio havas la plej rapidan kreskon kaj la plej grandan kvanton en la mondo. Formiĝas nova situacio kun samtempa disvolviĝo de merkatoj de surreta kaj envendeja komercoj, tutpreta kaj templima kontraktoj, pogranda kaj podetala aĉetoj, urboj kaj vilaĝoj.

 

    En 2015, gvidate de la konstruado de "La Zono kaj la Vojo" la Ministerio de Komerco de Ĉinio fokusiĝis al la merkatoj kaj eksterlanda kaj enlanda, malsamaj rimedoj kaj reguloj, tiel ke oni sukcese havigis al si novan trarompon por plibonigi la planon de malfermado. Samtempe, la ministerio prove faris reformon por antaŭenpuŝi konstruon de liberkomercaj zonoj. Ili pligrandigis la amplekson de la ŝanhaja liberkomerca zono kaj starigis 3 novajn prov-zonojn de libera komerco. Ĝis nun 22 partneroj jam subskribis komercajn interkonsentojn kun Ĉinio.

 

    Estas 3 kaŭzoj de la varma konsumo en Ĉinio. Unue, la enspeza kresko de ĉinoj estas pli granda ol tiu de la malneta enlanda produkto en la sinsekvaj 3 jaroj post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj do oni havas pli grandan aĉet-kapablon. Due, pli kaj pli boniĝas la sistemo de socia asekuro, kun progresoj kaj en medicina asekuro kaj en pensio, do oni kuraĝas elspezi monon, subtenate de la pli bona sistemo. Trie, estas pli bonaj kondiĉoj kaj la proviza flanko pli kaj pli laŭigas diversajn postulojn de konsumantoj. Ekzemple, konsumoj pri sano, vojaĝo kaj amuzo multe kreskas.

 

    Por kontentigi la postulojn de diferencaj niveloj, en 2016 la ministerio laŭplane solvos problemojn de diverseco, prezo, kvalito, sekureco de varoj kaj pri la medio de aĉetado. Krome, loĝistika kosto kaj imposto fariĝos la ĉefaj problemoj kaj tendenco de reformado.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments