El Popola Ĉinio>头条新闻>

Paro da grandaj pandoj ekloĝos en Sud-Koreio

| 2016-03-02
Bookmark and Share


Granda pando Yuan Xin
 

    La Ĉina Centro de Konservado kaj Esploro de Grandaj Pandoj anoncis, ke la grandaj pandoj Yuan Xin kaj Hua Ni ekiros el Ĉinio al Everland-amuzejo de Sud-Koreio por 15-jara kunlaboro pri grandaj pandoj. Nun por la grandaj pandoj estis plenumitaj kvaranteno kaj proceduroj de eksporto kaj importo.

 


Granda pando Hua Ni
 

    La grandaj pandoj loĝos en 3 300-kvadrat-metra domo en Everland-amuzejo, ĉirkaŭ 40 kilometrojn for de Seulo. Ĝi, malfermita en 1967, estas ampleksa amuzejo konsistanta el la temparko Everlando, akvo-parko Kariba Golfo kaj Hejma Ponto. Ĝi estas plej populara tem-parko en Sud-Koreio, kaj liveros komfortajn vivkondiĉojn kaj ĉiutagan zorgon al la grandaj pandoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments