El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de Argilaj Figuroj de Soldatoj kaj Ĉevaloj de Qin-dinastio inaŭgurita en Ĉikago

| 2016-03-03
Bookmark and Share

 

    La 1-an de marto en la Field-a Muzeo de Ĉikago, Usono, inaŭguriĝis la Ekspozicio de Argilaj Figuroj de Soldatoj kaj Ĉevaloj de Qin-dinastio (221 a.k. -- 206 a.k.) kun pli ol 170 eksponaĵoj elterigitaj el la tombo de la unua imperiestro de Qin-dinastio. Ĝi estas la plej grandskala ekspozicio de argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj de Qin-dinastio en Nord-Ameriko ĝis nun. Krom fame konataj argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj, estos eksponataj ankaŭ tiuj de civilaj oficistoj kaj akrobataĵoj malofte videblaj.

 

    Richard Lariviere, estro de la muzeo diris, ke la arkeologia elfoso de la argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj de Qin-dinastio estas unu el la plej gravaj malkovroj de historiaj restaĵoj en la 20-a jarcento. Li kredas, ke la ĉi-foja ekspozicio estos tre bona ŝanco por ke ĉikagaj civitanoj konu qin-dinastian historion de Ĉinio.

 

    Zhao Weiping, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Ĉikago, diris, ke la ekspozicio kune aranĝita de la Field-a Muzeo kaj la Shaanxi-a Administracio de Kulturaj Heredaĵoj montris artan talenton kaj grandan saĝon de la ĉina popolo antaŭ pli ol 2 000 jaroj, kaj enkorpigis la brilan kaj antikvan civilizacion de Ĉinio. Li kredas, ke la ĉi-foja ekspozicio akcelos kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj Ĉikago kaj plu antaŭenpuŝos reciprokan viziton de ĉinaj kaj usonaj turistoj.

 

    La ekspozicio estos malfermita al la publiko ekde la 4-a de marto kaj daŭros ĝis la 8-a de januaro 2017.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments