El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finkonstruita patrinŝipo por profundakva esploro

| 2016-03-03
Bookmark and Share

 

    La 2an de marto la patrinŝipo Zhang Qian por profundakva scienc-esploro estis finkonstruita de la Tianshi-a Ŝipkonstrua Limigita Kompanio en Zhejiang-provinco de Ĉinio. La ŝipo transportos la kunhoman batiskafon "Ĉielarko" por 11 000-metro-profunda esploro kaj aliajn ekipaĵojn por observado de marprofundo. La ŝipo kun investo de 200 milionoj da juanoj longas 97 metrojn kaj larĝas 17,8 metrojn. Ĝi kun dezajnita dismeto de 4 800 toneloj kaj dezajnita enakviĝo de 5,65 metroj povas atingi 12 knotojn kaj porti 60 homojn kun naviga aŭtonomio de 15 000 marmejloj aŭ 60 tagoj.

 

    Laŭ la ĝenerala projekto de "Ĉielarko", la Ŝanhaja Oceana Universitato kunlaboras kun pluraj privataj entreprenoj por fari tri almarfundiĝajn aparatojn, senhoman profundmaran batiskafon kaj 11 000-metroj-profundan batiskafon. Tiuj aparatoj estos instalitaj en la patrinŝipo Zhang Qian kaj funkcios kiel movebla laboratorio de Ĉinio por profundmara esploro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments