El Popola Ĉinio>头条新闻>

Propono de lernantoj pri konstruado de mamnutraj ĉambroj en publikaj lokoj estos transdonata al la ĉi-jara ĈPPIK

| 2016-03-03
Bookmark and Share

 

    Hodiaŭ inaŭguriĝis la 4-a sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). La propono por konstrui mamnutrajn ĉambrojn en publikaj lokoj, verkita de 6 lernantoj el la Unua Mezlernejo Gaoxin de la urbo Xi'an, estos transdonata al la komitato de la konferenco dank' al helpo de ĈPPIK-membro Wang Yuan.

 

    La 6 lernantoj tralegis multajn materialojn pri la diskut-temo kaj faris 4 malsamajn demandarojn respektive por patrinoj, ordinaraj civitanoj, alilandaj studentoj kaj entreprenistoj. En semajnaj finoj kaj someraj ferioj ili intervjuis diversajn homojn surstrate kaj ankaŭ esploris, ĉu ekzistas mamnutraj ĉambroj en publikaj lokoj. Naskitaj post 1998 kaj kreskintaj influate de Interreto, ili estas spertaj pri novtipaj komunikiloj kaj faris ankaŭ enketon surrete.

 

    En aŭgusto 2015 fermiĝis la 2-a Kunveno de la Simulata ĈPPIK por Adoleskantoj, kie la menciita propono akiris premion kiel la plej bona propono. En la propono ili analizis malfacilojn de patrinoj en la mamnutra periodo. Ekzemple, tiuj patrinoj ne povas trovi taŭgajn lokojn por mamnutrado, kaj do ili devige sin kaŝis en stokejoj aŭ malpuraj necesejoj kaj eĉ sub labortabloj por mamnutrado. Tiuj patrinoj devige mamnutris bebon sub tre simplaj kovriloj pro manko de taŭga loko por mamnutrado.

 

    Post longtempa enketado, la lernantoj profunde pripensis la problemon kaj fine sukcese elfaris proponon kun praktikaj sugestoj. Ekzemple ili proponas, ke koncernaj registaraj departementoj devigu kompaniojn kaj administrantojn de publikaj lokoj konstrui mamnutran ĉambron, kaj ankaŭ ke oni integru diversajn rimedojn surretajn kaj eksterretajn por starigi platformon por helpi patrinojn en la mamnutra periodo.

 

    Wang Yuan, ĈPPIK-membro kaj profesoro de la Xi'an-a Jiaotong-Universitato, diris, ke la lernantoj havas fortan konscion por atenti pri konstruado de mamnutra ĉambro. "Nun en Ĉinio oni rajtas havi la duan infanon. Estonte estos pli kaj pli multaj virinoj, kiuj bezonas nutri sian bebon. Tiu propono atenta pri varma diskut-temo estas antaŭvidema", diris Wang. Li promesis helpi la lernantojn por plibonigi la proponon kaj doni ĝin al la komitato de ĈPPIK.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments