El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ambasadorejo de Meksiko en Ĉinio atentas la "du sesiojn"

| 2016-03-03
Bookmark and Share


Julián Ventura, meksika ambasadoro en Ĉinio (Foto de Dong Ning, raportisto de la Ĉina Interreta Informa Centro)
 

    La 1-an de marto, Julián Ventura, meksika ambasadoro en Ĉinio, ricevis intervjuon de raportisto de la Ĉina Interreta Informa Centro. Li diris al la raportisto, ke la ambasadorejo de Meksiko atentos programojn de la "du sesioj".

 

    Julián Ventura diris: "Sendube, la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) estas tre gravaj politikaj aferoj de Ĉinio kaj la ĉefaj institucioj de la ŝtata potenco. Ĵaŭde de tiu ĉi semajno mi ĉeestos kiel observanto la inaŭguran ceremonion de ĈPPIK kaj sabate tiun de TPK. Mi atentas temojn pri struktura reformo, kiu estas tre grava por reguligi ĉinan modelon de ekonomia disvolvo, akceli konsumadon kaj plibonigi servojn. Ankaŭ Meksiko konscias pri la graveco de struktura reformo kaj ellaboris rimedojn pri reformado en financo, edukado kaj energio.

 

    "La alia grava temo estas daŭripova disvolvo. Mi kredas, ke dum la du sesioj ni povos koni gravajn rimedojn de la ĉina registaro pri mediprotektado. Traktado de klimata ŝanĝo estas tre grava ankaŭ por Meksiko, ĝiaj registaro kaj popolo. Meksiko ĉiam estas gvidanto de la multflanka programo pri traktado de klimata ŝanĝo. Ĝi estas disvolviĝanta lando, kiu unue promesis reduktadon de ellaso de forcej-efika gaso. Tio estas urĝa afero ankaŭ por Ĉinio. Dum la du sesioj ni konos rilatajn rimedojn de Ĉinio tiu-flanke por ke ni solvu tiun problemon pere de penado de la du flankoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments