El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping estis elektita de pakistana amaskomunikilo kiel "Ŝtatisto de la Jaro 2015"

| 2016-03-04
Bookmark and Share

de Muhammad Zamir Assadi

 


La kovrilo de la speciala raporto "Xi Jinping -- Ŝtatisto de la Jaro 2015"
 

    Lastatempe en la gazetara konferenco pri la 100-paĝa speciala raporto farita de la pakistana inform-grupo Observisto, ĉina prezidanto Xi Jinping estis laŭdita pro sia politiko pri regionaj paco kaj prospero. La inform-grupo elektis Xi Jinping kiel Ŝtatisto de la Jaro 2015. La raporto emfazis la kontribuon de Xi por la paco kaj disvolvo de la mondo. Ĝi diras, ke la diplomatiaj politikoj proponitaj de Xi Jinping levis la pozicion de Ĉinio sur la internacia scenejo.

 

    La elekta rezulto naskiĝis post 1.5-monata enketado en Pakistano. Laŭ la enketado, 84.3% de la enketitoj opinias, ke Xi Jinping estas modela Ŝtatisto de la Jaro 2015.

 

    La propono de Xi pri "La Zono kaj la Vojo" spegulis liajn malproksimvidecon kaj promeson plu akceli regionajn pacon, progreson kaj disvolvon.

 

    La ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano, kun la celo plu serĉi komercan kaj investan ŝancojn pere de interligo kaj interkomunikado, faros evidentan kontribuon por disvolvado de Pakistano en energio, trafiko kaj infrastrukturo. Post transformo la pakistana ekonomio en malrapida disvolvo alportos longtempan prosperon al ordinaraj popolamasoj.

 

    La ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano ŝanĝis ludo-regulon de la regiono. La var-transporta linio inter Kashi de Xinjiang de Ĉinio kaj Gwadar-haveno de Pakistano liveris al Afganio kaj aliaj kontinentaj landoj en la Centra Azio plej oportunan komerc-linion kaj helpis ilin monprofiti per eksportado.

 

    La stabila leviĝo de Ĉinio en ekonomio, politiko kaj strategio ne dependas de trompado kaj oportunisma politiko, ĉar rezultas de sintenoj pri reciproka fido, reciproka respekto kaj kuna strebado por komuna disvolvo. La disvolvado de Ĉinio alportis al aliaj landoj ŝanĉon por senĉese disvolviĝi.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments