El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio urĝas KDPR sin deteni

| 2016-03-05
Bookmark and Share

 

    La 4an de marto Ĉinio alvokis singardon kaj sindetenon, post kiam la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong-un diris, ke lia militistaro estu preta uzi nukleajn armilojn en iu ajn tempo.

 

    La rimarkon faris Kim je nur du tagoj, post kiam la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion por limigi la nukleajn kaj misilajn programojn de KDPR post ĝia nuklea provo kaj satelit-lanĉo.

 

    Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke ĉar la aktuala situacio en la Korea Duoninsulo estas komplika kaj sentema, Ĉinio esperas, ke rilataj flankoj sin detenos por eviti pluan streĉiĝon.

 

    La Sekureca Konsilio de UN ripetis siajn postulojn, ke KDPR forlasu ĉiujn nukleajn armilojn kaj aliajn nukleajn programojn, amasdetruajn armilojn kaj balist-misilajn programojn.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments