El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia komunumo urĝas KDPR forlasi nuklean programon

| 2016-03-05
Bookmark and Share

 

    La 3an de marto la Sekureca Konsilio de UN unuanime adoptis la rezolucion 2270 pri la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). La internacia komunumo ĝenerale subtenas la rezolucion kaj urĝas tiun azian landon forlasi nuklean programon kaj solvi nuklean demandon per konsiliĝo.

 

    Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon promesis, ke li klopodos kun ĉiuj partioj por mildigi la streĉitecon kaj realigi sennukleiĝon de la Korea Duoninsulo.

 

    Usona prezidento Barack Obama diris en sia deklaro, ke li bonvenigas la rezolucion de la Sekureca Konsilio, opiniante, ke tio estas forta, unueca kaj konvena respondo de la internacia komunumo al KDPR.

 

    La sud-korea registaro publikigis deklaron, dirante, ke ĝi bonvenigas kaj subtenas la rezolucion de la Sekureca Konsilio kaj urĝas KDPR akcepti la rezolucion de la konsilio kaj postulojn de la internacia komunumo kaj frue survojiĝi al sennukleiĝo.

 

    Rusa konstanta reprezentanto al UN Vitaly Churkin diris, ke sankcio estas ne la celo, sed rimedo, kaj ĝi intencas maksimume tranĉi la financan kanalon de la nuklea programo de KDPR por revenigi ĝin al la intertraktado.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments