El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la kvara sesio de la 12a TPK de Ĉinio

| 2016-03-05
Bookmark and Share

 

    La 12a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) malfermis sian kvaran sesion matene de la 5a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino.

 

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj plenuma prezidanto de la sesia prezidio.

 

 

     Preskaŭ 3 000 reprezentantoj por la Tutlanda Popola Kongreso ĉeestis la malferman kunvenon kune kun superaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments