El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neniu bazo por plua devaluto de juano

| 2016-03-07
Bookmark and Share

 

    La 6an de marto la kvara sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK okazigis gazetaran konferencon. Raportisto demandis Yi Gang, vicprezidanton de la Popola Banko de Ĉinio, ĉu Ĉinio ankoraŭ tenas la rezervon de devizoj en racia grando?

 

    Pasintjare du faloj de la ĉina fremdvaluta merkato altiris tutmondan atenton. Amaskomunikiloj analizis, ke la Popola Banko de Ĉinio, centra banko de Ĉinio, uzis grandan kvanton da rezervo de devizoj por stabiligi la juanan kurzon, kaj samtempe multaj homoj aĉetis kaj tenis devizojn.

 

    Yi diris, ke la rezervo de devizoj pasintjare reduktiĝis je 500 miliardoj da usonaj dolaroj kompare kun tiu de la antaŭa jaro. Oni povas klarigi tion per kresko de individua posedo de fremda mono. Tio signifas, ke la rezervo de devizoj de la centra banko transiris al individuoj per la merkata kanalo. Tial la rezervo de devizoj de Ĉinio restas sur la nivelo racia kaj konvena.

 

    Yi diris ankaŭ, ke ne ekzistas bazo por plua devaluto de juana kurzo, ĉar ne ŝanĝiĝis la tendenco de la mez-rapida kresko de la ĉina ekonomio, kaj la rezervo de devizoj estas sufiĉe abunda. En mezlonga aŭ longa periodo la anticipo de juana kurzo revenos al la fundamenta stabileco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments