El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekde morgaŭ fremdlandanoj povos rete peti vizon en Pekino

| 2016-03-07
Bookmark and Share

 

    La 6-an de marto, la pekina polico diskonigis, ke ĝi liveros servon pri reta peto de vizo al fremdlandanoj por plu faciligi iliajn laboron kaj vivon en Pekino.

 

    Respondeculo de la Administracio de la Pekina Buroo por Publika Sekureco pri el- kaj eniro de Ĉinio diris, ke tiu servo estos lanĉita en la 8-a de marto. Fremdlandaj petantoj povos registriĝi por la servo pere de la retejo de la Pekina Buroo por Publika Servo (www.bjgaj.gov.cn) kaj fari rilatan peton per la fenestro "Peti el- kaj eniron de Ĉinio".

 

    Tiuj, kiuj volas peti vizon, povas eniri en la rubrikon "Vizo por fremdlandanoj" de la fenestro "Peti el- kaj eniron de Ĉinio", plenigi "Pet-formularon pri vizo por fremdlandanoj", kaj elekti oportunan momenton por prezenti la peton en difinita akceptejo. Menciindas, ke post plenumo de reta peto, la petantoj devas laŭ rendevuo prezenti la presitan "Pet-formularon pri vizo por fremdlandanoj" kun strikodo de la reta peto kaj aliajn necesajn dokumentojn. La petantoj povos fari retan rendevuon post plenumo de efika registriĝo pri loĝado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments