El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj teamoj ĉampioniĝis en la Monda Ĉampioneco de tabloteniso

| 2016-03-07
Bookmark and Share


La ĉina virina teamo ĉampioniĝas en la Monda Ĉampioneco de tabloteniso.
 

    La 6-an de marto, la ĉina virina teamo venkis la japanan per 3:0 en la Monda Ĉampioneco de tabloteniso 2016, kaj por la 20-a fojo sukcese enmanigis al si la pokalon Corbillon. Kaj post ne longe, ankaŭ la vira teamo de Ĉinio havis la saman venkon kaj gajnis la pokalon Swaythling por la 20-a fojo.

 


La ĉina vira teamo ĉampioniĝas en la Monda Ĉampioneco de tabloteniso.

 

    Kankvam la rezulto de la konkurso estas celebrinda, la japanaj teamoj vira kaj virina jam fariĝis potencaj rivaloj por la ĉinaj, ĉar iliaj du teamoj ambaŭ eniris la finalojn. Laŭ informo, pro sukcesa peto de gastigo de la Olimpikoj la Japana Tablotenisa Asocio jam investis multe da mono, homfortoj kaj materiaj rimedoj por trejni siajn sportistojn. Ili investas eĉ pli multe da mono ol Ĉinio. Oni povas vidi, ke la ĉi-foja Monda Ĉampioneco vere reflektis la atingojn de tiuj japanaj investoj.

 

    Fakte, krom Japanio, aliaj aziaj landoj kaj regionoj ekzemple la Korea Respubliko kaj Taibei de Ĉinio, nun havas pli multajn indiĝenajn tablotenisistojn. Eĉ en la teamo de Singapuro, kiu antaŭe konsistis ĉefe el ĉinoj, pli kaj pli kreskas lokaj sportistoj. La samo okazas ankaŭ al eŭropaj teamoj kiel la germana kaj la rumana. Tiuj teamoj ne povos fariĝi defioj de la ĉina teamo en proksima tempo, sed ili nepre havos grandan avantaĝon en altigo de la nivelo de la monda tabloteniso kiel la tuto.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments