El Popola Ĉinio>头条新闻>

Surhavebla plant-juvelo

| 2016-03-08
Bookmark and Share

 

    Dezajnisto Susan McLeary estigis furoron en la juvelista rondo per vivantaj plantoj dezajnitaj kiel ornamaĵoj. Ŝi kombinis sukulentajn plantojn el sia ĝardeno kun juveloj por fari delikatajn koltukon, kolĉenon, ringon, braceleton kaj aliajn plant-juvelojn, kaj tiuj plantoj kreskas plu sur la juveloj.

 

 

    Ĉiu ornamaĵo el ŝia serio Pasia Floro povas esti surmetita por du ĝis kvar semajnoj kaj poste disiĝos de la metala soklo. Tiam la portanto povas kreskigi ilin en poto. La restanta bronza soklo povas esti surhavata plu.

 

 

    Ŝi aldonis: "Mi propramane faris la objektojn, kaj multe pensis pri kunmeto kaj koloro. La juveloj konvenas al geedziĝa solenaĵo, datrevena donaco aŭ mirinda ornamaĵo sur la vesto por renkontiĝo."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments