El Popola Ĉinio>头条新闻>

Virina forto en la sesioj de TPK kaj ĈPPIK en 2016

| 2016-03-08
Bookmark and Share


La 3-an de marto inaŭguriĝis la 4-a Sesio de la 12-a ĈPPIK en la Popola Halo en Pekino. Tai Lihua, surda membro de ĈPPIK, "aŭskultas" la kunvenon per la interpretado en la signolingvon.
 

    Dum la 4-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), estas multe atentataj tiuj virinoj, kiuj estas reprezentantoj de TPK aŭ membroj de ĈPPIK, aŭ iliaj laborantoj aŭ raportistoj. Ili formas belan pejzaĝon de la sesioj. Malgraŭ ke hodiaŭ estas la Internacia Tago de Virinoj, sed ili pasigas kiel antaŭe la feston en diligenta laborado. Ĝuste dank' al iliaj klopodoj, la hodiaŭa tago estas tiom admirinda.

 


La 4-an de marto okazis gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 12-a TPK. Proparolantino Fu Ying respondas demandojn de raportisoj.
 


La 5-an de marto inaŭguriĝis la 4-a Sesio de la 12-a TPK en la Popola Halo en Pekino. Anoncistinoj el diversaj lokoj de Ĉinio sin vestas per ruĝaj vestoj dum raportado.
 


La 6-an de marto en la Informa Centro de la 4-a Sesio de la 12-a TPK okazis gazetara konferenco, kie laboris tiu ĉi tradukistino.

 

    En la du sesioj ĉi-jare, multaj reprezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK faras proponojn pri la protektado de laboraj kaj aliaj rajtoj de virinoj. En la lastaj jaroj pro disvolvo de la ekonomio kaj tiu de la socio, la protektado de virinaj rajtoj estas pli kaj pli multe atentata. La problemo estis spegulataj en diversaj proponoj faritaj en la du sesioj dum tiuj jaroj. Pro antaŭenpuŝo de reprezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK, oni pli kaj pli rapide konstruas la leĝ-sistemon en la kampoj koncernaj al virinoj. Nun jam estis adoptita la leĝo kontraŭ hejmaj perfortaĵoj, kaj estas amendita tiu parto de la kriminala kodo, kiu rilatas al la protektado de knabinoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments