El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: neniam ŝanceliĝos la starpunkto de Ĉinio pri persisto en sennukleigo de la Korea Duoninsulo

| 2016-03-09
Bookmark and Share


Wang Yi en la gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 12-a TPK (Foto de Niu Bo, raportisto de la Ĉina Internacia Informa Centro)

 

    Matene de la 8-a de marto en la Informa Centro en la hotelo Media okazis gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 12-a TPK, en kiu ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respondis demandojn de raportistoj pri diplomatiaj politikoj de Ĉinio kaj eksteraj rilatoj. Wang Yi diris, ke Ĉinio taksas amikecon grava kaj agadas laŭ principo. Ĉinio alte taksas la tradician amikecon kun la Korea Popola Demokratia Respubliko (KPDR) kaj volontas subteni kaj helpi ĝin serĉi disvolvadon kaj sekurecon. Ĉinio persistas en la starpunkto pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj ne kompromisos sur la plano de KPDR pri disvolvo de nukleaj armiloj kaj misiloj.

 

    Raportisto demandis: lastatempe la rilatoj inter KPDR kaj Ĉinio estas pli kaj pli malbonaj, ĉu Ĉinio opinias, ke KPDR estas strategia ŝirmilo aŭ strategia ŝarĝo? Ĉu Ĉinio daŭre rigardas KPDR kiel aliancitan landon? Se okazus milito sur la Korea Duoninsulo, ĉu Ĉinio refoje partoprenos en ĝi por helpi KPDR kontraŭ Usono?

 

    Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj la Korea Duoninsulo estas kunligitaj de komunaj montoj, riveroj kaj interesoj. La interrilatoj de Ĉinio kaj KPDR estas normalaj rilatoj inter landoj kun profunda tradicia amikeco. Ĉinio rigardas tiun ĉi amikecon grava kaj agadas laŭ principo. Ĉinio alte taksas la tradician amikecon kun KPDR kaj volontas subteni kaj helpi ĝin serĉi disvolvadon kaj sekurecon.

 

    Ĉinio persistas en la starpunkto pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj ne kompromisos sur la plano de KPDR pri disvolvo de nukleaj armiloj kaj misiloj. Estas tre klare, ke sennukleigo pacigos la Korean Duoninsulon, dialogo estas sola rimedo por solvi rilatajn problemojn kaj kunlaboro signifas komunan profiton.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments