El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inteligenta klasifiko de rubaĵoj disvastiĝos en mil loĝkvartaloj

| 2016-03-09
Bookmark and Share

 

    Pasintjare la Pekina Sanitara Grupo lanĉis la rimedon de inteligenta klasifiko de rubaĵoj, por ke kuirejaj rubaĵoj kaj recikligeblaj materialoj estu ciferecigitaj sur interreta platformo por poentado. Respondeculo de la grupo diris, ke la rimedo disvastiĝos en mil loĝkvartaloj, kaj entute pli ol 1,300 loĝkvartaloj de Pekino adoptos tian rimedon.

 

    Oni enmetas paperojn kaj botelojn en sakon, kaj gluas dudimensian kodon sur la sako. Forlasinte la rubaĵojn en reciklan rubujon, ili povas akiri poentojn. La laboristoj skanas la kodon kaj sendas la donitaĵojn al nub-servilo. La servilo kalkulas poentojn kaj sendas ilin al la kontoj de la individuloj. Ekzemple, unu botelo povas esti konvertita al kvin poentoj, kaj kilogramo da ĵurnal-papero al cent poentoj. Oni povas akiri ĉiutagan necesaĵon, poŝtelefonokarton kaj aĉetokarton kontraŭ la akumulitaj poentoj. Krome civitanoj povas peti per la tujmesaĝilo Wechat forporton de grandaj eluzitaj objektoj, ekzemple malnovaj mebloj aŭ elektronikaj produktoj por recikligo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments