El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanada ĉefministro ĉeestis ceremonion por nomi grandajn pandojn

| 2016-03-09
Bookmark and Share

 

    La 7-an de marto kanada ĉefministro Justin Trudeau ĉeestis ceremonion en la Toronta Zoo por nomi paron da grandaj pandoj. Li esperas plifortigi rilatojn kun Ĉinio en la estonteco.

 

 

    La du grandaj pandoj nomitaj Jia Panpan kaj Jia Yueyue, naskiĝis en la Toronta Zoo en la pasinta oktobro. Laŭ raporto de la retejo http://www.people.com.cn/, Trudeau diris en sia parolo, ke estas ĝojiga koincido la du pandidoj naskiĝis okaze de la 45-jara datreveno de stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio. Granda pando simbolas amikecon kaj pacon kaj por Kanado ĝi simbolas senĉesan profundiĝon de la rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio.

 

 

    Li diris, ke la rilatoj inter la dulandaj popoloj estas pli intimaj ol antaŭe. Ĉinaj turistoj estas en ĉiuj lokoj de Kanado, senĉese multiĝas flugoj inter grandaj urboj de la du landoj kaj ĉinaj studentoj troveblas en diversaj universitatoj de la lando.

 

 

    Li esperas plifortigi la rilatojn kun Ĉinio kiel "grava internacia amiko".

 

    Jia Panpan kaj Jia Yueyue naskiĝis en la 13-a de oktobro 2015. Ili estas la unuaj grandaj pandoj naskiĝintaj en Kanado. Ilia patrino Ershun venis de Ĉinio al Kanado en marto 2013.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments