El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Nova ekonomio" de Ĉinio vekis atenton

| 2016-03-09
Bookmark and Share

 

    Matene de la 5a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro, kaj tio vekis grandan atenton de fremdlandaj amaskomunikiloj.

 

    "Nova ekonomio"

 

    La usona retejo Qiaobao atentigis, ke ĉi-jare "nova ekonomio" estis unuafoje enskribita en la raporto pri registara laboro.

 

    Ĝi opiniis, ke laŭ la antaŭa parolo de Li Keqiang pri la "nova ekonomio", ĉiuj landoj devas sekvi la ĝeneralan tendencon de tutmonda teknika revolucio, fortigi interŝanĝojn, lerni spertojn unu de la alia, antaŭnenigi progreson de scienco kaj teknologio kaj trejnadon de talentuloj, precipe junuloj, kaj disvolvi la "novan ekonomion" kun verda energio, mediprotekto kaj Interreto en kerna rolo.

 

    Kresko de MEP

 

    Ĉinio fiksas la kreskon de MEP je 6,5-7% ĉi-jare.

 

    La ĵurnalo Eŭropa Epoko citis raporton de la brita ĵurnalo Financa Epoko, ke pro sia grandega ekonomio, Ĉinio kontribuos pli multe al la monda ekonomio ol antaŭe. Ĉinio eligis pozitivan signalon en la du sesioj kaj aldonas novan viglecon al la monda ekonomio.

 

    Krome, Eŭropa Epoko substrekis, ke malgraŭ defioj la ĉina industrio sin plibonigas, kaj la ekonomia disvolvado, akcelata de novigo, fariĝis la ĉefa movforto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments