El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua nov-energia aviadilo de Ĉinio

| 2016-03-10
Bookmark and Share


La elektra aviadilo RX1E en flugo super flughaveno en Faku-gubernio de Shenyang. (Foto de Yao Jianfeng, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Lastatempe la du-seĝa elektra aerveturilo RX1E, la unua nov-energia aviadilo de Ĉinio, plenumis sian provflugon en malalta temperaturo kaj estos amase produktata. Dum malpli ol 4 jaroj oni plenumis iniciaton de la projekto pri RX1E, kontrolon de flugtaŭgeco kaj promesateston pri produktado. Intertempe rilataj teknikistoj subigis diversajn malfacilojn kaj akumulis valorajn spertojn por mediprotekta flugo.

 

    La aerveturilo RX1E estis inventita de la Liaoning-a Ĝenerala Aviado de la Shenyang-a Aerospaca Universitato kaj la Kreiva Centro. Ĝi estas la unua elektra malpeza sport-aviadilo de Ĉinio kun propra permesilo pri intelekta proprietaĵo. Ĝi povos esti uzata por trejnado de pilotoj, turismo kaj aera fotado.

 

    Huang Jun, unu el ĝiaj inventistoj kaj profesoro de la Beihang-Universitato, konigis, ke la elektra aviadilo RX1E uzas liti-baterion kiel energio kaj havas strukturon de senpoluaj kompozitaj materialoj. Pro tio ĝia flugo estas senpolua.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments