El Popola Ĉinio>头条新闻>

Goo-majstro perdis la duan matĉon kontraŭ la komputila programo AlphaGo

| 2016-03-10
Bookmark and Share


Lee Sedol (dekstre) en la matĉo

 

    La 9-an de marto finiĝis la inaŭgura goo-matĉo inter la komputila programo AlphaGo. En la matĉo la sud-korea goo-majstro Lee Sedol, kiu reprezentas la tutan homaron, estis venkita de la maŝino.

 

    Fakte, oni ne vidis la komputilon dum la matĉo. Anstataŭe, amatora goo-ludisto ludis goon fojfoje rigardante la ekranon, per kiu lin gvidis AlphaGo. En 2010 en Britio, AlphaGo estis kreita de la kompanio pri artefarita inteligenteco Deep Mind ("Profunda Menso") en Britio. La kompanio estis aĉetita de Guglo en 2014. Ĉi-foje Guglo liveris monpremion de miliono da usonaj dolaroj al la konkurso. Lee povos akiri la premion se li venkos la komputilan programon, kaj se ne, Guglo ĝin donacos al bonfaraj organizoj.

 

    Kiam oni demandis al Lee, ĉu li bedaŭras sian akcepton de la defio, li respondis, ke kvankam li perdis la unuan matĉon, li ĝojas kaj sincere atendas la venontajn matĉojn kun AlphaGo.

 

    Antaŭ ne longe, ĉina juna goo-ludisto Ke Jie alifoje venkis Lee Sedol. Li diris en intervjuo, ke la komputilo jam venkis la homaron. Oni havas malfacilon por antaŭvidi rezultojn de la venontaj matĉoj, sed estas granda probableco por la komputilo por gajni la tutan konkurson, ĉar homoj laŭ sia naturo emas facile maltrankviliĝi.

 

    Je la 16-a horo kaj 27 minutoj hodiaŭ jam finiĝis la dua matĉo, kaj Lee Sedol malvenkis kontraŭ la komputila programo AlphaGo. Laŭ la plano, la venontaj 3 matĉoj okazos respektive en la 12-a, 13-a kaj la 15-a.

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments