El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malgranda pingveno naĝis pli ol 10 mil kilometrojn por viziti sian savanton

| 2016-03-11
Bookmark and Share


João kaj Dindim
 

    Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, antaŭ 5 jaroj brazila maljunulo savis mortontan pingvenon kovritan per oleaj makuloj. Pro lia atentema prizorgo ĝi resaniĝis kaj revenis en maron. Ĉiu-jare tiu pingveno naĝas pli ol 10 mil kilometrojn por viziti sian savanton en Brazilo.

 


Ĉiu-jare Dindim revenas al la insulo kaj kunestis kun João por 8 monatoj.
 

    Laŭ raporto, 71-jara João Pereira de Souza loĝas sur insulo proksime al Rio-de-Ĵanejro. En 2011 li savis ĉe marbordo magelanan pingvenon kovritan per oleaj makuloj kaj en agonio pro malsato. La maljunulo portis ĝin en sian hejmon kaj nomis ĝin Dindim.

 

    João uzis unu semajnon por komplete forigi dikajn oleajn makulojn de sur la korpo de la pingveno. Kiam li liberigis ĝin en maron, li ne atendis rerenkontiĝon kun ĝi. Post kelkaj monatoj Dindim revenis sur la insulon kaj sekvis João al lia hejmo.

 

    En la lastaj jaroj, Dindim revenis ĉiu-jare al la insulo, kunestis kun João por 8 monatoj kaj pasigis la aliajn monatojn de la jaro en Argentino kaj Ĉilio. Por iri al Brazilo ĝi devas naĝi pli ol 10 mil kilometrojn. João diskonigis, ke Dindim venis al li en junio kaj foriris en februaro de la sekva jaro. Li trovis, ke Dindim ĉiam estas "pli ĝoja" ol okaze de sia lastfoja vizito.

 

    Specialisto pri bestoj opinias, ke la rakonto pri João kaj Dindim estas eksterordinara. Dindim probable rigardas João kiel sian familianon aŭ ŝajnas al ĝi, ke ankaŭ João estas pingveno.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments