El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 4-a Sesio de la 12-a TPK ricevis 462 kolektivajn kaj 8 609 personajn proponojn

| 2016-03-14
Bookmark and Share


La gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 12-a TPK
 

 

    La 13-an de marto, raportisto informiĝis de la sekretariejo de la 4-a Sesio de la 12-a TPK, ke dum la ĉi-foja sesio la sekretariejo ricevis 462 proponojn prezentitajn nome de delegacioj aŭ kelkaj reprezentantoj. Inter ili 442 estas proponoj pri leĝdono, 14 pri kontrolo kaj aliaj pri decidoj.

 

    Laŭ diskonigo, tiuj proponoj koncernas ĉefe leĝ-sistemon de la socialisma merkata ekonomio, disvolvon de la socialisma demokratia politiko, profundigon de reformado de la kultura sistemo, efektivan garantion kaj plibonigon de la popola vivo, akcelon de la ekologia civilizacio. Estas ankaŭ aliaj proponoj pri ellaboro de leĝo kontraŭ koruptado kaj plifortigo de kontrolo pri plena efektivigo de leĝoj.

 

    Kong Ping, vicestro de la propon-grupo de la sekretariejo de la 4-a Sesio de la 12-a TPK, diris: "Ni analizos tiujn proponojn por doni niajn unuajn opiniojn kaj prezentos ilin al la prezidantaro de la sesio por ekzameno." Dum la ĉi-foja sesio la propon-grupo de la sekretariejo ricevis 8 609 proponojn de reprezentantoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments