El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Oraj floroj" en Wuyuan

| 2016-03-14
Bookmark and Share

    La 12an de marto en Wuyuan-gubernio de Jiangxi-provinco grandegaj etendaĵoj da kolz-floroj ekfloris. Ili sur terenoj de cent miloj da mu-oj konsistigas "maron de oraj floroj" kaj prezentas kune kun Huizhou-stilaj domoj belajn printempajn bildojn. La belaj pejzaĝoj allogas multajn vizitantojn.

 

    Kolz-floroj en Wuyuan estas en plena florado. Estas forta kontrasto inter lokaj civilaj domoj kun blankaj muroj kaj nigraj tegoloj kaj la kolz-floroj.

 

    La lokaj civilaj domoj troviĝantaj en kolz-floroj formas idealan mondon imagitan de multaj homoj kaj forte altiras homojn el prosperaj urboj.

 

    Kelkaj turistoj sin fotas en la maro de floroj.

 

    Ĉiujare en printempo kolz-floroj en Wuyuan altiras cent milojn da vizitantoj. La kolz-floraro estas rigardata kiel aparta pejzaĝo de la plej bela vilaĝo en Ĉinio. Wuyuan estis honorita kiel unu el la Dek Flor-maroj de Ĉinio kaj Bela Kamparo de la lando.

 

    Inter la 8a kaj 11a de marto ĉi-jare la kolz-floroj estas en frua florado, kaj inter la 12a kaj 17a plene floras. Inter la 18a de marto kaj la 5a de aprilo ili pompe floras, kaj en la 8a de aprilo komencas velkiĝon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments