El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nove publikiĝis 20 urboj plej ŝatataj de turistoj en la mondo

| 2016-03-14
Bookmark and Share


Hongkongo

 

    Lastatempe la kompanio pri konsildonado Euromonitor publikigis nomliston de 100 Turismaj Urboj de la Mondo surbaze de statistikoj en 2014. En la listo Honkongo kun sia 7-miliona loĝantaro gajnis la unuan lokon. Tiu ĉi speciala administra regiono de Ĉinio multe profitas de la ĉefteraj turistoj, kies nombro en 2014 estis 27.8 milionoj. Tio konsistigis 67% de la totala nombro de la vojaĝantoj al Hongkongo. La dependeco al la ĉefteraj turistoj estas ankaŭ defio por Hongkongo, ĉar ili pli kaj pli tendencas fari aĉetadon kaj havi kulturan vojaĝon en aliaj okcidentaj landoj.

 


Kantono
 

    Laŭ germana amaskomunikilo, kvankam Hongkongo gajnis en la 5 sinsekvaj jaroj la unuan lokon en la nomlisto de la urboj plej ŝatataj de turistoj de la mondo, fakte vera ĉampiono estis Londono en la 2-a loko. Ĉar en 2014 ĝi akceptis 17.4 milionojn da eksterlandaj turistoj kaj la nombro krekis je 3.5% kompare kun tiu en 2013. Londono venkis Singapuron kaj Bangkokon, kiuj respektive okupis la 2-an kaj la 3-an lokojn de la nomlisto en 2013.

 


Ŝanhajo
 

    Same kiel en la pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare en la nomlisto plej multe reprezentiĝas urboj de Ĉinio kaj Usono. En la unuaj 20 urboj sin trovas 6 ĉinaj urboj, kaj ili estas Hongkongo (la 1-a), Makao (la 6-a), Shenzhen (la 7-a), Taibei (la 15-a), Kantono (la 16-a) kaj Ŝanhajo (la 20-a).

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments