El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis Dorian Murray, plenuminte sian revon pri Granda Muro

| 2016-03-14
Bookmark and Share

    Vespere de la 8a de marto forpasis la usona knabo Dorian Murray, kiu deziris esti konata en Ĉinio. Amiko de la familio Murray publikigis en la nomo de liaj gepatroj tiun informon en la paĝo de la familio sur la retejo Fejsbuko: "Li trankvile iris al la ĉielo en la brakoj de siaj gepatroj kaj ĉirkaŭita de homoj kiuj lin amas."

 

    Matene de la 8a de marto lia patrino anoncis ke ili starigis fondaĵon nome Dorian kun la celo kolekti bonfaran monon por infanoj kiuj suferas kanceron. En la aĝo de 4 jaroj Dorian estis diagnozita je la malsano rhabdomyosarcoma, rara kancero. En januaro ĉijare, la kancer-ĉeloj jam disvastiĝis al liaj mjelo kaj cerbo, kaj liaj familianoj decidis ĉesigi la medicinan traktadon.

 

    Dorian pasigis sian 8an naskiĝtagon en la 5a de januaro. Kelkajn tagojn poste, li diris al sia patro: "Mi vere ne volus iri al la ĉielo antaŭ ol esti konata en Ĉinio, kie estas la Granda Muro", kiun li nomis "ponto". Lia patro publikigis lian deziron en Fejsbuko kun espero ke ĉina amiko sin fotos kun panelo, sur kiu legiĝas "D-strong", en la mano, kaj sendos la foton perinterrete por ke li realigu sian lastan revon. 

 

    La novaĵo rapide disvastiĝis en la tuta mondo. Retpaĝojn kaj mikroblogojn kun rilataj informoj vizitis milionoj da retanoj. La familio de Dorian tuj ricevis benon de homoj el Ĉinio, Usono kaj aliaj lokoj de la tuta mondo, inkluzive de la ĉina ambasadoro en Usono Cui Tiankai, kantisto Justin Bieber kaj aliaj famuloj. Familianoj de Dorian diris ke ili estis tute surprizitaj de tiuj tujaj reagoj. Dorian ricevis ankaŭ inviton al Ĉinio, sed pro liaj sankondiĉoj ne okazis la vojaĝo. 

 

    Antaŭ la forpaso de Dorian, la trafika departemento de la ŝtato de Rhode Islando donis al li stirlicencon kaj specialan numerplaton "D-STRONG"; la ŝtatestro decidis fari la 20an de januaro la "Tago de forta Dorian". La 9an de marto, la Ĉambro de Reprezentantoj de la ŝtato Rhode-Islando dissendis fotojn de Dorian sur ekrano por omaĝi lin. "La ŝtato Rhode-Islando perdis grandan infanon," diris la prezidanto de la parlamento. 

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments