El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la kvara sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2016-03-14
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 14a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino fermiĝis la kvara sesio de la 12a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Yu Zhengsheng, prezidanto de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, prezidis la ferman kunvenon kaj faris paroladon.

 

    La sesio adoptis la rezolucion pri la laborraporto farita de la Konstanta Komitato en la kvara sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, raporton pri ekzameno de la proponoj al la kvara sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, kaj politikan rezolucion de la kvara sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.

 

    La sesio okazis ĉe la historia punkto de la komenco de la decida periodo por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Dum la 12-taga sesio pli ol 2 000 membroj de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK ekzamenis la raporton pri laboro de la Konstanta Komitato de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj la laborraporton pri proponoj, aŭskultis kaj pridiskutis la raporton pri registara laboro kaj aliajn raportojn, diskutis pri la projekto de la 13a Kvinjara Plano kaj leĝprojekto pri filantropio, prezentis milojn da proponoj, kaj faris proponojn pri la 13a Kvinjara Plano.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments