El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reguligo de privataj veturiloj servantaj kiel taksioj

| 2016-03-15
Bookmark and Share

 

    Matene de la 14a de marto en la gazetara konferenco de la kvara sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso la ministro pri trafiko Yang Chuantang respondis demandojn rilatajn al la temo "profundigo de reformo kaj disvolvado de taksioj".

 

    Ĉu leĝo permesas al privataj veturiloj servi kiel taksio laŭ reta alvoko? Yang donis aŭtoritatan respondon.

 

    Li diris, ke laŭ la nunaj leĝoj kaj regularoj individuoj kaj veturiloj sen licenso ne rajtas servi por pasaĝertransporto. "Tamen ni ne devas strikte sekvi rutinajn regulojn por novaj aferoj."

 

    Kiel nova afero la servo de privataj veturiloj por transportado laŭ reta alvoko estas oportuna por veturantoj. Tamen tio rilatas al publika servo kaj sekureco de pasaĝeroj kaj devas esti reguligita laŭ leĝoj kaj reguloj.

 

    La ministerio pri trafiko proponis la solvon, ke laŭ la trajtoj de reta alvoko oni ellaboru novan administran sistemon por ke tiu nova servo sane disvolviĝu.

 

    Yang diris, ke laŭ la nuna skizo de rilata regularo, privataj aŭtoj povas liveri la servon de pasaĝertransporto, tamen unue ili devas akiri licencon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

pernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments