El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova rekordo de la nombro de ĉinaj turistoj en Aŭstralio

| 2016-03-15
Bookmark and Share


La nombro de ĉinaj turistoj en Aŭstralio starigis novan rekordon. (Foto el la Agence France Presse)

 

    Hongkong-a amaskomunikilo diris, ke danke al torentado de amaso da ĉinaj vizitantoj en Aŭstralion, turistoj kaj studentoj de la ĉeftero de Ĉinio alportis al la lando grandegajn enspezojn.

 

    Laŭ raporto de la reta hongkong-a ĵurnalo South China Morning Post en la 11-a de marto, la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo raportis, ke la donitaĵoj de la Aŭstralia Buroo pri Turisma Enketado ankaŭ montris rapidan kreskadon de la nombro de ĉinaj turistoj en Aŭstralio kaj ilian influon al la loka ekonomio.

 

    Laŭ donitaĵoj de la aŭstralia ĵurnalo The Guardian en la 10-a de marto, en 2015 la nombro de eksterlandaj turistoj, kiuj mallonge restis en Aŭstralio, kreskis je 11% rilate al tiu en 2014, kaj la nombro de ĉinaj turistoj kreskis je 35%.

 

    En la pasinta januaro 102.7 mil ĉinaj turistoj vizitis Aŭstralion kaj en januaro 2014 nur 76.1 mil.

 

    La raporto konstatis, ke en la pasintaj 8 jaroj post kiam Ĉinio fariĝis grava turisma lando komence de la 21-a jarcento, ĝi superis Japanion, Usonon kaj Brition, kaj okupas la duan lokon per la nombro de turistoj en Aŭstralio.

 

    Nov-Zelando estas la lando kun plej multaj turistoj en Aŭstralio. Tamen laŭ la nuna kreskanta rapideco de ĉinaj turistoj, Ĉinio eble baldaŭ fariĝos la lando kun plej multaj turistoj en Aŭstralio.

 

    La raporto diris, ke la Aŭstralia Buroo pri Turisma Enketado malkaŝis, ke la elspezo de ĉinaj turistoj en Aŭstralio estas plej granda. Ĉiu-jare ili kontribuas por Aŭstralio per 4.7 miliardoj da usonaj dolaroj. Britio okupis la duan lokon per la elspezo de 1.63 miliardoj da usonaj dolaroj pasint-jare.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

pernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments