El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ellaboro de la leĝo pri filantropio estas progreso de Ĉinio

| 2016-03-15
Bookmark and Share

 

    Dum la 4-a Sesio de la 12-a TPK reprezentantoj ekzamenis projekton de la leĝo pri filantropio. Ĝi vekis vastan atenton de amaskomunikiloj.

 

    La hongkong-a ĵurnalo South China Morning Post raportis en la 9-a de marto, ke la 9-an la plej alta leĝdona institucio de Ĉinio komencis ekzameni ĝian unuan leĝproponon pri filantropio. Iuj observantoj opinias, ke tiu leĝo iagrade ŝanĝos la sintenon ne voli almozdonon. Aliaj homoj diris, ke monhelpi malriĉajn loĝantojn dependas de ne nur nova leĝo, sed ankaŭ plifortigo de administrado de filantropiaj institucioj en la ĉeftero de Ĉinio. Nun ĉiuj filantropiaj organizoj devas starigi kunligecon kun registara institucio antaŭ sin registri en organizo de civila administrado. Tio ne plu validos se la leĝo pri filantropio estos aprobita. Alia problemo estas manko de kredebleco al kelkaj filantropiaj institucioj .

 

    La Agence France Presse raportis en la 9-a de marto, ke la unua leĝo de Ĉinio pri filantropio aprobota celas altigi kredeblecon de filantropiaj institucioj kaj plifortigi kontroladon pri filantropio. La leĝprojekto pri filantropio estos ekzamenita merkrede en la plena kunveno de la 4-a Sesio de la 12-a TPK. Kvankam Ĉinio fariĝis la dua plej grava ekonomia ento en la mondo, ĝi estas postiĝinta en filantropia donacado. La esplorado fare de la Fondaĵo por Filantropia Helpado en la pasinta jaro montras, ke en donacado Ĉinio estas en la 144-a loko inter la 145 landoj. Susan Finder, fakulo pri ĉina juro, diris, ke ellaboro de tiu leĝo estas granda progreso de Ĉinio, ĉar ĝi malpezigos kontrolan ŝarĝon de rilataj institucioj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

pernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments