El Popola Ĉinio>头条新闻>

Etŝpuraj lokomotivoj kompletigitaj por eksporto al Sud-Afriko

| 2016-03-16
Bookmark and Share

 

    La 15an de marto du dizellokomotivoj taŭgaj por mallarĝa ŝpuro kaj eksportotaj al Sud-Afriko estis provataj en la fabriko de Dalian-a Lokomotiva Kompanio de Liaoning-provinco. Tio markis, ke la eksporto de lokomotivoj al Sud-Afriko iris en novan stadion.

 

    Xiang Wenlu, vicĉefinĝeniero de la kompanio, diris, ke la kompletigitaj etŝpuraj lokomotivoj estas la plej potencaj tutmonde. Ili havas 1 065-milimetran ŝpuron kaj 3 300-kilovatan potencon kun la maksimuma rapido de cent kilometroj ĉiuhore. Ĉiuj ĝiaj normoj atingas la tutmondan superan nivelon.

 

    En marto 2014 la kompanio kaj la Ŝtata Transporta Grupo de Sud-Afriko subskribis kontrakton pri komerco de 232 lokomotivoj, kaj por Ĉinio tiu estis la plej granda eksterlanda mendo de lokomotivoj.

 

    La lokomotivoj, fabrikataj laŭ la postulo de Sud-Afriko, povas kontentigi longdistancan transportadon kaj estas medi-amikaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments