El Popola Ĉinio>头条新闻>

Robert Kuhn: ĉina ekonomio ne ruiniĝos

| 2016-03-16
Bookmark and Share


Robert Kuhn, usona fama specialisto pri ĉinaj aferoj
 

    Konsideri ekonomian disvolvon el longperioda vidpunkto

 

    La ĉiu-jaraj du sesioj estas ne nur politika kunveno de la ĉina popolo, sed ankaŭ grava fenestro por fremdlandaj specialistoj kaj erudiciuloj koni ekonomian kaj socian disvolvon de Ĉinio. Robert Kuhn, usona fama specialisto pri ĉinaj aferoj, opinias, ke la du sesioj estas la plej bona ŝanco por fremdlandanoj koni kaj taksi Ĉinion. Pri ekonomio, unu el la fokusaj temoj de la du sesioj, Kuhn opinias, ke en la lasta jaro la kreska rapideco de la ĉina ekonomio iom malrapidiĝis, tamen ĉina ekonomio ne ruiniĝos. Li emfazis, ke oni devas konsideri disvolvon de la ĉina ekonomio el longperioda vidpunkto kaj ne devas atenti nur nombrojn rilate al iu jaro. Funkciado de la merkata ekonomio havas sian regulecon kaj ĝia ŝanĝo en kreska rapideco estas tre normala. Kvankam la kreskado de la ĉina ekonomio iom "malrapidiĝis", la ĉina ekonomio ne ruiniĝos, ĉar ĝi ne ruiniĝis tiam, kiam okazis financa krizo en Azio kaj tiu en la tuta mondo.

 

    Malrapidigo de la kreska rapideco estas transiro de transformo

 

    Intervjuata de raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, Kuhn diris, ke en la venontaj 5 jaroj ĉina ekonomio tenos kreskadon je 6.5%-7%, kiu fariĝis fokuso atentata de ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo. Fakte, tiu nombro enhavas gravan signifon, ke la ĉina industrio transiros de laborfort-densa kaj altenergi-konsuma produktado al alt-aldonvalora kaj serva industrioj, kaj kontribuos por kreskado de la nacia ekonomio per grandigo de konsumado.

 

    Estas fakto, ke la disvolvo de la ĉina ekonomio eltenas severajn elprovojn. La ĉina registaro strebas por serĉi kunordigajn kaj daŭrigeblajn metodojn por solvi ĉiun malfacilon. "Entreprenado kaj kreiveco fare de la popolamaso", "fabrikado de Ĉinio en 2025" kaj reformado pri familia registrado por urbanizo de laborantoj el kamparo estas gravaj enhavoj de la elbakota "13-a Kvin-jara Plano".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments